Rezigno pri la ofico de papo de la Katolika Eklezio

La blazono de Vatikano dum la Vaka Seĝo.

La Rezigno pri la ofico de papo de la Katolika Ekleziodemisiiĝo el la Petra Ministeriopapa demisiiĝo [1] (latinlingve renuntiatio pontificalis) estas jura institucio antaŭvidita de la kanona juro kiu regulas la manierojn de rezigno de papo el sia ofico pro volaj demisioj, kaj konstituas la unika kaŭzo krom la morto de la papo. Por tiu evento la kodo de la kanona juro evitas uzi la esprimon “abdiko aŭ demisio” kiuj impresus ke iu ajn devas akcepti, kaj utiligas la verbon “rezigni” [2].

Temas pri evento tre malofta: krom tiu ĵusa de Papo Benedikto la 16-a (28-a de februaro 2013) [3][4], en la historio de la Eklezio realiĝis iuj malmultaj kazoj de ĉeso per rezigno: por papo Pontiano, papo Silvestro, papo Benedikto la 9-a (1-a de majo 1045), papo Gregorio la 6-a (20-a de decembro 1046), papo Celesteno la 5-a (13-a de decembro 1294) kaj papo Gregorio la 12-a (4-a de julio 1415)[5] ekzistas fontoj certaj, dum rilate la rezignojn de Klemento la 1-a kaj Johano la 18-a la katolika kronologio apogiĝas sur tradicioj.

  1. Sì al Papa emerito
  2. Can. 332 - §2
  3. Rinuncia di Benedetto XVI alla carica di pontefice
  4. CONCISTORO ORDINARIO PUBBLICO - DECLARATIO DEL SANTO PADRE BENEDETTO XVI SULLA SUA RINUNCIA AL MINISTERO DI VESCOVO DI ROMA, SUCCESSORE DI SAN PIETRO, 11.02.2013
  5. Da repubblica.it

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy